dbo:abstract
|
- Holokaŭsta inversigo estas la antisemitisma ago bildigi judojn kiel naziojn, kriptonaziojn, simpatiantojn de naziismo, farantojn de genocido aŭ imitantojn de la Holokaŭsto. Ĝi tiel implicas, ke judoj estas morale ekvivalentaj al nazioj aŭ eĉ pli malbonaj, aŭ en kelkaj kazoj ankaŭ kulpuloj pri la Holokaŭsto. Ĝi estas retorika konstantaĵo de kontraŭcionismo rilate al la israela–palestina konflikto. Laŭ Kenneth L. Marcus, la celo de tiuj, kiuj utiligas Holokaŭstan inversigon, estas "ŝoki, silentigi, minaci, izoli kaj legitimi". Eĉ kiam ĝia uzado estas ofta, la uzo de Holokaŭsta inversigo estas ankoraŭ ŝoka, kio faciligas ĝian ripetan uzadon. Li asertas, ke la kunligo de naziaj motivoj kun judaj konspiraj stereotipoj havas silentigan efikon al judaj subtenantoj de Israelo. Cetere, li diras, la implico de kulpo estas minaca, ĉar ĝi implicas postulatan punon. Ĉar oni faras ĉi tian diskurson kuntekste de politika kritiko de Israelo, ĝi ŝirmas siajn uzantojn kontraŭ la rezisto, kiun la plimulto de rasistoj devas alfronti en la socio post la Dua Mondmilito. Fine, li deklaras, inversigo ne nur pravigas kontraŭisraelajn agojn, sed ankaŭ pravigas kontraŭjudajn agojn, kiuj alie estus malfacile fareblaj. Laŭ Bernard-Henri Lévy, tio erozas sociajn sekurigilojn, permesante ke "oni denove sentu la deziron kaj, antaŭ ĉio, la rajton bruligi sinagogojn laŭdezire, ataki knabojn kun kipaoj, ĝeni grandajn nombrojn da rabenoj ... por ke antisemitismo grandskale renaskiĝu". Iuj disputas, ĉu Holokaŭsta inversigo estas esence antisemitisma, kiam temas pri kontraŭcionismo. Profesoro David Feldman, direktoro de la Pears-Instituto por la Studo de Antisemitismo, argumentas, ke Holokaŭsta inversigo estas ofte ne antisemitisma, ĉar ĝi estas ofte uzata stilfiguro, "uzata en multaj argumentoj pri multaj temoj, ofte facilanime, sen iu specifa antisemitisma enhavo", ekzemple, israelaj politikistoj, kiuj nomas unu la alian nazioj, kaj ĉar la inversigo (rilate al la Gaza-milito de 2014) ne estas motivita de kontraŭjuda subjektiveco sed de kritiko de israela politiko. Ekstrapolante de studo el 2011, kiu trovis, ke granda malplimulto de respondintoj konsentis kun la diraĵo, ke "Israelo efektivigas ekstermo-militon kontraŭ la palestinanoj", Manfred Gerstenfeld konkludis, ke ĉirkaŭ 150 milionoj, el 400 milionoj, da civitanoj de la Eŭropa Unio (EU) havas vidpunkton, kiu kalumnias kontraŭ Israelo. Laŭ Gerstenfeld, Holokaŭsta inversigo estas socie akceptata fenomeno en EU. Responde al la Holokaŭst-inversiga fenomeno, la Provizora Difino de Antisemitismo (adoptita de la Internacia Alianco por la Memorado de la Holokaŭsto, la Usona Departemento de Ŝtato kaj aliaj) inkludas plurajn manierojn, laŭ kiuj kritiko de Israelo povas esti antisemitisma. Specife, la provizora difino inkludas la agon "fari komparon de nuntempaj israelaj politikoj al tiuj de la nazioj." Oni ankaŭ povas rigardi inversigon de la Holokaŭsto kiel formon de Holokaŭsta reviziismo, ĉar ĝi minimumigas naziajn krimojn. Laŭ Bernard Lewis, la kredo, ke la nazioj ne estis pli malbonaj ol Israelo, "donis bonvenigatan trankvilon al multaj, kiuj longe portis kulpoŝarĝon pri la rolo ludata de si, siaj familioj, siaj nacioj aŭ siaj eklezioj en la krimoj de Hitler kontraŭ la judoj, ĉu per partopreno, kunkulpeco, cedo aŭ indiferenteco". En Aŭstrio, kvankam malkaŝa antisemitismo estis limigita post la Holokaŭsto, funkcie ekvivalenta diskurso sukcesis leviĝi sub nova aspekto. Specife, la Libereca Partio de Aŭstrio uzas Holokaŭstan inversigon por mallegitimi politikajn oponantojn. (eo)
- Comparisons between Israel and Nazi Germany have been made since the 1940s, taking place first within the larger context of the aftermath of World War II. Such comparisons are a rhetorical staple of anti-Zionism in relation to the Israeli–Palestinian conflict. Whether comparisons between Israel and Nazi Germany are intrinsically antisemitic is disputed. Scholarly analysis has taken place in the broader context of the frequent comparisons made in international popular culture comparing widely various entities to the historical Nazis. British academic David Feldman, director of the Pears Institute for the Study of Antisemitism, commented that comparisons frequently do not become antisemitic because they take place in the context of a commonly deployed rhetorical device "used in many arguments about many subjects, often light-mindedly, lacking any specifically antisemitic content", as vastly different entities get compared to the Nazis. The Anti-Defamation League, an American social activist organization, has argued in a statement that antisemitism takes place through what it sees as measures "purposefully directed at Jews in an effort to associate the victims of Nazi crimes with the Nazi perpetrators ... [which] serves to diminish the significance and uniqueness of the Holocaust." According to political scientist Ian S. Lustick, a professor at the University of Pennsylvania, such comparisons are "a natural if unintended consequence of the immersion of Israeli Jews in Holocaust imagery". A wide variety of political figures and governments have made the comparison historically, an example being the administration of the Soviet Union in the context of the Six-Day War within 1960s era Cold War divisions. Politicians in the 21st century who have done so include the President of Turkey, Recep Tayyip Erdoğan, and British parliamentarian David Ward. (en)
- Pembalikan Holokaus adalah sebuah frase yang dipakai untuk menyebut penggambaran Yahudi sebagai Nazi, kripto-Nazi, simpatisan Nazi, pelaku Holokaus, atau "penjiplakan" Holokaus. Tindakan tersebut bersifat antisemitik karena berkaitan dengan anti-Zionisme. (in)
|